Batalo de Legnano

Pentraĵo pri la batalo farita de Amos Cassioli

La batalo de Legnano [lenjAno] okazis la 29-an majo de 1176 ĉe tiu urbeto de la provinco de Milano en norda Italio. Ĝi estis la ĉefa batalo en la longa milito per kiu la Sankta Romia Imperio klopodis pliigi sian povon, almenaŭ super la komunumoj de norda Italio; sed tiuj forgesis siajn ĝistiamajn rivalecojn por unuiĝi formante la aliancon nome Lega Lombarda, helpata de la papo Aleksandro la 3-a. La imperiestro Frederiko Barbarossa estis venkita ĉar la lombardianoj taŭge uzis la terenon kaj la kunlaboradon inter la diversaj rotoj de la armeo, kontraŭ malamika armeo komponita preskaŭ ununure de kavalerianoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy